Linukso
Mi unuafoje elprovis la operaciumon Linukso en la jaro 1998. Mi estis tre scivolema pri la nova stelo en la ĉielo de la operaciumoj – kvankam mi tiam nur konis la operaciumojn de Microsoft. Mi aĉetis iun komputilan revuon, kies nomon mi forgesas, kiu enhavis komputilan kompaktan diskon (KD) kun Linuksa versio. Mi tuj instalis la operaciumon en mia komputilo – sed mi tute ne sciis kion fari! Mi eĉ ne povis trovi la diskingojn, kiujn mi konis nur per la leteroj A: aŭ C:... Unu jaron poste, mi ĵus komencis studi, mi âcetis Linuksan distribuaĵon nomatan SuSE¹. Ĝi estis granda kaj peza pakaĵo enhavanta 12 KD-ojn kaj 3 librojn. Ekde tiam, Linukso estas ĉiutaga ilo por kaj mia laboro kaj mia libera tempo.
#Esperanto #Linukso #computiloj
Fontoj: ¹ https://www.opensuse.org/
(redaktita)
— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]