Pensaĵoj

perryrhodan

Perry Rhodan¹, kiu estas oficiro de la kosmoŝipo “Stardust” (esperante: “Stelpolvo”) kaj la titolo de la same nomita roman-seriaĵo, unue eltrovis la vastecon de la universo kaj fremdajn planedojn jam en la jaro 1961. Ekde tiam, jam de 61 jaroj(!), la seriaĵo aperas ĉiusemajne kaj seninterrompe². Ne nur eblas aĉeti paperajn romanlibretojn, sed ankaŭ elektronikajn librojn, romankolektojn kaj sonlibrojn. Ankaŭ ekzistas granda amaso da paralelaj rakontoj metitaj en la universo de Perry Rhodan kaj liaj amikoj. Ĝis nun (marto 2022) jam aperas pli ol 3100 libretoj kaj pli ol 5200 e-libroj. La estonteco jam komenciĝis!

#Esperanto #PerryRhodan #Sciencfikcio

Fontoj: ¹ https://perry-rhodan.net/ (germanlingve) ² https://eo.wikipedia.org/wiki/Perry_Rhodan

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]