Pensaĵoj

Miaj pensaĵoj en Esperanto.

Ŝajnas, ke ĉiuj uzas elsendfluajn servilojn hodiaŭ. Mi ne ceteras ĉu mi ŝatas la ofertojn kiel Spotify, Netflix, Amazon Prime Video ktp. Unuflanke tiuj ĉi serviloj estas tre praktikaj, ĉar vi trovos grandegan elekton ĉi tie. Aliflanke neniu el la verkoj apartenas al la uzantoj. Ne ĝenas min pro la filmoj. Sed mi multe preferas posedi la muzikon, ĉar mi aŭskultas ĝin ofte kaj denove kaj denove. Kaj al mi mankas iom la bele desegnitaj kaj foje informaj kovriloj. Sed mi ja ankoraŭ aĉetas vinilojn...

#Esperanto #Muziko

(redaktita)

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]

Mi unuafoje elprovis la operaciumon Linukso en la jaro 1998. Mi estis tre scivolema pri la nova stelo en la ĉielo de la operaciumoj – kvankam mi tiam nur konis la operaciumojn de Microsoft. Mi aĉetis iun komputilan revuon, kies nomon mi forgesas, kiu enhavis komputilan kompaktan diskon (KD) kun Linuksa versio. Mi tuj instalis la operaciumon en mia komputilo – sed mi tute ne sciis kion fari! Mi eĉ ne povis trovi la diskingojn, kiujn mi konis nur per la leteroj A:C:... Unu jaron poste, mi ĵus komencis studi, mi âcetis Linuksan distribuaĵon nomatan SuSE¹. Ĝi estis granda kaj peza pakaĵo enhavanta 12 KD-ojn kaj 3 librojn. Ekde tiam, Linukso estas ĉiutaga ilo por kaj mia laboro kaj mia libera tempo.

#Esperanto #Linukso #computiloj

Fontoj: ¹ https://www.opensuse.org/

(redaktita)

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]

Perry Rhodan¹, kiu estas oficiro de la kosmoŝipo “Stardust” (esperante: “Stelpolvo”) kaj la titolo de la same nomita roman-seriaĵo, unue eltrovis la vastecon de la universo kaj fremdajn planedojn jam en la jaro 1961. Ekde tiam, jam de 61 jaroj(!), la seriaĵo aperas ĉiusemajne kaj seninterrompe². Ne nur eblas aĉeti paperajn romanlibretojn, sed ankaŭ elektronikajn librojn, romankolektojn kaj sonlibrojn. Ankaŭ ekzistas granda amaso da paralelaj rakontoj metitaj en la universo de Perry Rhodan kaj liaj amikoj. Ĝis nun (marto 2022) jam aperas pli ol 3100 libretoj kaj pli ol 5200 e-libroj. La estonteco jam komenciĝis!

#Esperanto #PerryRhodan #Sciencfikcio

Fontoj: ¹ https://perry-rhodan.net/ (germanlingve) ² https://eo.wikipedia.org/wiki/Perry_Rhodan

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]

Hodiaŭ estas la “Tago de Samrajta Pago”¹ de la jaro 2022. Per tiu ĉi tago oni memoras, ke virinoj ankoraŭ ne ricevas la saman salajron kiel viroj. La dato de tiu ĉi tago estas movebla, ĉar ĉiujare la tago markas la kalkulitan daton, ĝis kiu virinoj devus labori la pasintan jaron por ricevi la saman salajron kiel viroj laborantaj en kompareblaj profesioj. Averaĝe, en Germanio virinoj gajnas 18 procentojn malpli ol viroj².

#Esperanto #egalrajteco

Fontoj: ¹ https://eo.wikipedia.org/wiki/Tago_de_Samrajta_Pago ² https://www.nd-aktuell.de/artikel/1161913.equal-pay-day-lohngerechtigkeit-im-schneckentempo.html (germanlingve)

(redaktita)

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]