Pensaĵoj

egalrajteco

Hodiaŭ estas la “Tago de Samrajta Pago”¹ de la jaro 2022. Per tiu ĉi tago oni memoras, ke virinoj ankoraŭ ne ricevas la saman salajron kiel viroj. La dato de tiu ĉi tago estas movebla, ĉar ĉiujare la tago markas la kalkulitan daton, ĝis kiu virinoj devus labori la pasintan jaron por ricevi la saman salajron kiel viroj laborantaj en kompareblaj profesioj. Averaĝe, en Germanio virinoj gajnas 18 procentojn malpli ol viroj².

#Esperanto #egalrajteco

Fontoj: ¹ https://eo.wikipedia.org/wiki/Tago_de_Samrajta_Pago ² https://www.nd-aktuell.de/artikel/1161913.equal-pay-day-lohngerechtigkeit-im-schneckentempo.html (germanlingve)

(redaktita)

— Programisto kaj eterna komencanto de Esperanto trovebla ĉe @[email protected]